Terminologio

Ĉe faka agado gravas la temo de terminologio.

 

Kiel enkonduko en la temon taŭgas la artikolo

Pri medicina terminologio en Esperantujo…“ de Christoph Klawe.

 

Kiel referenco UMEA ĉiam uzas

„Angla-Esperanta Medicina Terminaro (AEMT)“ de Yamazoe Saburoo (ISBN 83-908748-1-4). 

Kelkaj ekzempleroj de tiu ĉi bonega terminaro estas ankoraŭ mendeblaj ĉe UMEA.

 

 

Ekzistas bone uzebla terminaro nur kun kapvortoj en Esperanto de Josef Hradil.

Pri psikiatraj terminoj, UMEA uzas kaj rekomendas „Psikiatra Vortareto“ de Max Kašparů.