Shinoda-Premio

ShinodaLa UMEA-Shinoda-Premio estis fondita en 1973 de d-ro Hideo Shinoda (1901-1985, dekstre foto de li kun ventumilo) por „subteni la sciencajn medicinajn esplorojn, presaĵojn, publikaĵojn, prelegojn de apartaj personoj aŭ de kolektivoj de scienculoj aŭ sciencaj institucioj, kiuj subtenas je iu ajn maniero la aplikon respektive la enkondukon de Esperanto en la medicinan sciencon aŭ praktikon por sanprotektaj iniciatoj k.s.“ (citaĵo el la statutoj de la fonduso). Nuntempe la premiomono estas minimume 100 €, kiujn la premiito ricevas kune kun formala diplomo.

Ricevintoj de la UMEA-Shinoda-Premio

1974: D-ro István Hegyi kaj D-ro János Török (Hungario)
1975: D-ro Carlos Lima Melo kaj D-rino Cortez Rodrigues (Brazilo)
1976: D-ro Yoshio Taguchi kaj kunlaborantoj (Japanio)
1977: D-ro Jozefo Megyeri (Hungario)
1978: D-ro A. Bogdanov (Sovetunio), D-ro Wim De Smet (Belgio),  pro grava artikolo aperinta en MIR.
1978: D-ro Paul Kempeneers (Belgio),  D-ro Seiho Nishi (Japanio),  D-ro Masao Suzuki (Japanio), D-ro Imre Ferenczy (Hungario), pro iliaj longjaraj gravaj kontribuoj al UMEA.
1979: D-ro Jean-Luc Tortel (Francio), D-ro Lajos Molnar (Hungario)
1980: D-ro Marian Laba (Pollando), D-ro Josef Hradil (Ĉekoslovakio) pro elstara organiza laboro.
1982: D-ro Saburo Yamazoe (Japanio) pro verkoj kaj longjara laboro en UMEA.
1985: D-ro Gábor Lázár (Rumanio)
1988: D-ro Kiril Popov (Bulgario), S-ro Cui Zhigin (Ĉinio), S-ino Katalin Faragó (Hungario)
1989: D-ro Eugeniusz J. Kucharz (Pollando), D-ro Balázs Szemők (Hungario)
1990: D-ro Vladimiro Opoka (Pollando)
1991: D-ino Margit Nagy (Hungario)
1992: S-ro Masayuki Saionji (Japanio)
1994: Prof. D-ro Rokuro Makabe (Japanio)
1996: D-ro Hitosi Kuriyama (Japanio), D-ro Ihor Halajĉuk (Ukrainio)
1998: D-ro Stefan Budaházy (Rumanio)
2000: S-ino Gu Jienhua (Ĉinio)
2001: Budapeŝta Medicina Fakgrupo (Hungario)
2014: D-ro Disheng Wang (Ĉinio), pro grava artikolo aperinta en MIR.

Reen al la hejmpaĝo