Pri Ni

umea-grünLa Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estis fondita en la jaro 1908 por disvastigi kaj apliki Esperanton en medicinaj rondoj. Dum ĝia longa historio ĝis hodiaŭ la asocio diligente plenumis tiun celon per perado de daŭra kunlaboro inter la membroj de la asocio, regulaj renkontiĝoj kaj diversaj specialaj projektoj. Tiucele UMEA akceptas kiel membrojn ne nur aktivajn kuracistojn, sed medicinistojn el diversaj laborterenoj kaj eĉ interesitajn samideanojn el ekster la medicina sfero. Ekde la jaro 1975 UMEA estas unu el la nur 6 fakaj asocioj oficiale aliĝintaj al la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

UMEA havas hodiaŭ membrojn en 38 landoj.

UMEA havas fakulojn kaj fakgrupojn pri familia kaj ĝenerala medicino, rekapabligo, neŭrologio, oftalmologio, psikiatrio, psikoterapio, endokrinologio, pediatrio, kardiologio, infektologio, fizioterapio, Tradicia Ĉina Medicino, neŭropsikologio, farmacio, naturkuracado, eĉ bestkuracado, kaj la tradicia japana premknedmasaĝo Yumeiho.

UMEA volonte peras kontaktojn al la respondeculoj de tiuj fakgrupoj aŭ al Esperanto-parolantaj medicinistoj ie en la mondo, se bezonata.

UMEA eldonas ekde la jaro 1923 la ĵurnalon “Medicina Internacia Revuo” (MIR), kiu aperas dufoje jare.

UMEA okazigas regule eventojn kiel jarkunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj de la UEA kaj ekde la jaro 1977 laŭeble ĉiun duan jaron Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK).

Laŭ bezono okazadas Internacia Medicinista Esperanto-Skajpkunveno (IMES).

UMEA ekde la jaro 1974 honorigas elstarajn aktivulojn, kiuj modele uzas Esperanton pro medicinaj kialoj, per la UMEA-Shinoda-Premio.

Bona apogo de la agado de UMEA kompreneble estas aktiva kunlaboro kaj formala aliĝo al la asocio.

Aliĝo al la asocio estas senpaga. Abono de papera versio de la faka ĵurnalo MIR kostas 26 € jare, sumo kiu nur kovras la produkt- kaj sendokostojn de la revuo.

Por aliĝo komence sufiĉas retletero al ni.