Medicina Internacia Revuo

Pri la ĵurnalo

Medicina Internacia Revuo (MIR) estas internacia ĵurnalo kun longa tradicio – komencinta en la jaro 1923. Estas oficiala forumo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) por komuniki rezultojn kaj ideojn el la medicinaj sciencoj. La ĵurnalo publikigas reviziajn artikolojn (“Reviews”), originalajn artikolojn pri esplorlaboroj kaj komentojn de ekspertoj pri ampleksa tereno de farmaciaj kaj prisanaj sciencoj. Publikigitaj artikoloj estas verkitaj en la ĉefaj kongresaj lingvoj kun resumoj en la angla kaj Esperanto. La ĵurnalo estas eldonita dufoje jare kiel papera kaj ciferecigita versioj.

MIR-15-1

La redaktoraro de MIR ampleksas multajn konatajn kaj spertajn sciencistojn por provizi la legantaron kun diligente elektitaj artikoloj.

MIR estis fondita de la UMEA en la jaro 1923 kiel „Internacia Medicina Revuo“. Celo de la ĵurnalo estis krei universalan medicinan forumon por kunigi medicinistojn kun praktika kono de Esperanto el la tuta mondo. Komence la ĵurnalo estis eldonita en Budapeŝto kaj Lillo. Ekde la jaro 1937 la eldonejo moviĝis al Tiba (Japanio). Ekde la jaro 1994 la ĵurnalo estas eldonita en Pollando kun la nova nomo Medicina Internacia Revuo.

La ĵurnalo troviĝas en Index Copernicus kaj similaj katalogoj, sed ankoraŭ ne en PubMed aŭ Medline.

La jarabono aktuale kostas 26 € por la papera versio (la kotizo kovras ĉefe la internaciajn dissendokostojn). La presita eldono de MIR estas mendebla ĉe umea[at]uea.org aŭ kelkaj naciaj perantoj.

MIR havas propran hejmpaĝon, kie ĉiuj artikoloj estas elŝuteblaj senpage: http://interrev.com.

 

Reen al la hejmpaĝo