Projektoj

Komparanta esploro de alternativaj kaj komplementaj formoj de medicino

Ekzistas en la mondo krom la moderna scienca medicino multaj diversaj alternativaj kaj komplementaj kuracmetodoj, kiuj ofte estas profunde enradikitaj en la kulturoj de la landoj aŭ mondregionoj, de kie ili devenas. UMEA kiel internacia medicinista asocio kun bonaj kontaktoj al fakuloj pri tiuj kulturspecifaj alternativaj kaj komplementaj formoj de medicino havas unikan eblecon racie kaj koncize karakterizi ilin kaj celi facilan kompareblecon de ties fundamentaj teorioj, instrutradicioj, ritualoj kaj esploritaj aŭ nur postulitaj efikoj. Tiu projekto estas ideo de d-ro Ward Kusters, emerita belga kuracisto, kiu ankaŭ estas ties kunordiganto. Se vi interesiĝas pri kunlaboro kaj pretas kontribui, bonvolu kontakti lin per retletero al eduard.kusters[at]skynet.be.

Koncepto por la projekto „Sukuristoj per Esperanto Reagas“ (SUPER)

Solvenda problemo kaj elirkondiĉoj

Katastrofoj ie en la mondo (tertremoj, inundoj, uraganoj, epidemioj k.t.p) necesigas tujan helpon de la internacia komunumo. Tiu unua helpo preskaŭ ĉiam rapide okazas. Ekzistas multaj bone preparitaj internaciaj neregistaraj organizoj, kiuj disponigas tiun helpon (ekz. la Ruĝa Kruco kaj aliaj), sed ekzistas ankaŭ privataj iniciatoj aŭ naciaj organizetoj, kiuj kutime rapidas al la loko de la katastrofo por helpi celante savi vivojn. Dua ondo venas iom poste por organizi pluvivadon de trafitaj homgrupoj, flegi vunditojn kaj eviti epidemiojn. Tria ondo alvenas poste por rekonstrui la landon. La unua grava problemo estas, ke ĉiuj tiuj helpantoj ofte ne estas bone kunordigitaj, kun la konsekvenco, ke fakte kelkfoje unu malhelpas la alian. Ekzemplo el la pli juna pasinteco estas la internacia helpo post la tertremo en Haitio en la jaro 2010. Solvo de tiu problemo estas la tasko de laŭeble kreota mastruma instanco, kiu havu superrigardon.
Al la unua problemo rilatas dua, la fakto, ke lingvaj baroj ofte malhelpas kaj la kunlaboron de la helpantoj inter si kaj la peron de gravaj informoj inter la helpatoj kaj la helpantoj. Fidindaj raportoj pri tiu dua problemo abundas. Unu solvopropono estis la fondo de “Translators without Borders” (“tradukistoj sen limoj”), kiu jam efike funkcias. Tamen ne ĉiuj lingvoj estas disponeblaj.
Eble surpriza fakto estas, ke laŭ la spertoj de internaciaj helptaĉmentoj eĉ enloĝantoj de tre foraj regionoj en malbonaj ekonomioj cirkonstancoj posedas klerajn poŝtelefonojn (“smart phones”) kun ofte sufiĉe bona retaliro. Tiu fakte nun estis jam kelkfoje uzita por akiri kaj peri informojn, kiuj estas uzeblaj kaj por taksado de bezonoj kaj por gvidado de helpfortoj en la koncernitaj regionoj.
Kompreneble katastrofo estas plej ofte ne antaŭvidebla okazaĵo. Tamen helpo estas bezonata eĉ ankoraŭ multajn semajnojn aŭ monatojn poste. Ofte la skipoj de helporganizoj estas, se eblas, trejnataj dum kelkaj tagoj aŭ semajnoj antaŭ la eklaboro, por prepari ilin al la specifaj cirkonstancoj de la okazaĵo, ĉe kio ili devas helpi.
Instrui medicinistojn pri Esperanto, kapabligi ilin uzi ĝin entute ne estas nova ideo. Ekzistas historiaj kunlaboroj inter la Ruĝa Kruco kaj la UEA.

SFECRNo1_Cover

Ekde la fondo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) en la jaro 1908 faka asocio ene de la UEA disponigas taŭgan fakan vortaron kaj montras, ke Esperanto funkcias en medicinaj rondoj. Specialaj lernolibroj por medicinistoj estas en preparo.

Nova ideo estas ankaŭ oferti intensan Esperanto-kurson al lokaj respondeculoj, kiuj okaze de katastrofoj en decidaj pozicioj kunlaboras kun internaciaj helptaĉmentoj.

Celo de SUPER
Prepari intensan Esperanto-Kurson speciale por medicinistoj, kiuj partoprenas internaciajn helpprojektojn okaze de katastrofoj.
Disponigi la saman kurson aŭ samnivelan trejnadon al respondeculoj surloke por kapabligi ilin al samrajta komunikado, kiam bezonata.
Science pruvi, ke la metodo kaj ĝia uzado praktike taŭgas.

Esploro de la efiko de Yumeiho por MS-gemalsanuloj, kiuj suferas de ĝenadoj de la irkapablo

Bazo de la projekto
Ĝenadoj de la irkapablo estas ofta problemo de pacientoj, kiuj suferas de multobla sklerozo (MS). La taksado de la irkapablo estas grava parto de skalo, kiu klasifikas la gradon de handikapo ĉe MS-pacientoj, la t.n. EDSS.
EDSS 4 signifas, ke la paciento kapablas iri almenaŭ 500 metrojn sen paŭzo aŭ helpilo, EDSS 7, ke la paciento ne povas iri pli ol 5 metrojn memstare, pasigas la plejmulton de la tempo en la rulseĝo, kiun li tamen mem povas movigi, sed bezonas helpon por enlitiĝi.
Oni povas sufiĉe precize mezuri la irkapablon per observi la tempon, kiun la paciento bezonas por iri 25 usonajn piedojn (25 ft au 7,6 metrojn). Plibonigo de tiu mezuro je pli ol 20 % estas konsiderata kiel klinike signifa sukceso.
La lezoj de la centra nerva sistemo, kiuj kaŭzas la ĝenadon de la irkapablo, estas heterogenaj. La irkapablo povas esti malhelpita ekzemple per inflamaj lezoj en la cerbeto, la spina mjelo aŭ la motora trakto ene de la cerbo. Malgraŭ la diferencoj de la kialoj ne ekzistas specifaj kuracmanieroj por tiuj malhelpoj.
La ĉiutaga sperto dum la kuracado de tiuj pacientoj montras, ke fizioterapio helpas ilin, sed je nia miro tiu efiko estis neniam fidinde pruvita. Tamen ekzistaj almenaŭ kelkaj esploroj je malgrandaj nombroj de pacientoj.
Yumeiho estas ĉindevena sistemo de fizioterapio, evoluigita en Japanio, kiu konjektas, ke multaj malsanoj povas esti kuracitaj per ĝustigo de la nivelo de la koksostoj. Por atingi tiun ĝustigon Yumeiho uzas aron de premknedmasaĝaj teknikoj. Malgraŭ la fakto, ke multaj priskribas la efikon de tiu premknedmasaĝo kiel tre agrabla kaj multaj aplikantoj de Yumeiho raportas pri helpaj efikoj kaj al la ĝenerala vivsento de la pacientoj kaj al la irkapablo ekz. ĉe pacientoj kun muskolaj malsanoj, ankaŭ tiuj efikoj estis neniam science pruvitaj.

Ekzameno
50 pacientoj kun MS, diagnozitaj lau la reviziitaj kriterioj de McDonald el la jaro 2010, kiuj rajtas aĝi inter 21 kaj 80 jaroj, estos ekzamenitaj. Ilia nivelo de handikapo estos taksita laŭ EDSS, la irkapablo laŭ “Timed 25-Foot Walk” far sperta neŭrologo.
Nur pacientoj kun EDSS inter 4,0 kaj 6,5 estos inkluzivitaj en la esploron post ili estos donitaj skriban informitan konsenton lau la surlokaj juraj reguloj.
Medikamentoj, kiujn la pacientoj ricevas antaŭ la komenco de la esploro estas registritaj.
Komenco de kuracado kun medikamentoj, kiuj celas plibonigi la irkapablon, kiel ekz. 4-Aminopiridino aŭ antispastikaj kuraciloj, estas malpermesita.
25 pacientoj laŭ hazarda decido ricevos normalan fizioterapion, la aliaj 25 ricevos Yumeiho-terapion, kun ofteco de sume 24 horoj, dividitaj je po 2 horoj semajne dum 12 semajnoj. Post la 12 semajnoj EDSS kaj “Timed 25-Foot Walk” estos denove taksitaj.
Pacientoj, kiuj eksuferas de novaj simptomoj de MS dum la esploro, ne estos inkluzivitaj en la finan rikolton de la rezultoj.

Hipotezo
Kaj normala fizioterapio kaj Yumeiho-terapio plibonigas la irkapablon de handikapitaj MS-pacientoj post trimonata apliko. Yumeiho estas pli efika ol normala fizioterapio.

Reen al la hejmpaĝo