Historio

Ekde la komenco de la Esperanto-movado en la vicoj de la pioniroj oni trovas grandan nombron da medicinistoj.

EsperantoKongres

Fondokunveno de la „Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio“

En la jaro 1908 dum la 4-a Universala Kongreso de Esperanto d-ro Wilhelm Róbin, pola kuracisto, proponis fondi asocion sub la nomo: „Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio“ (TEKA). Certan tempon li redaktis la revuon „Kuracisto“, kaj varbis por Esperanto tre influriĉajn personojn. Róbin estis ankaŭ kunlaboranto de la “Enciklopedio de Esperanto“ kaj estis tre grava persono en sia lando. Jam en jaro 1893 kune kun aliaj li fondis la unuan E-rondeton en Varsovio.
La unua prezidanto de TEKA estis d-ro Henri Dor (1835-1912), svisa kuracisto, fama oftalmologo. Li flue parolis kaj skribis dek unu lingvojn kaj tre fervore propagandis Esperanton inter la scienculoj.
Sian unuan jarlibron TEKA aperigis en 1909 kun antaŭparolo de d-ro Zamenhof.
Dum la grandioza internacia medicina kongreso (1910) en Budapeŝto aranĝita de TEKA okazis sukcesa Esperanto-kunsido.
La unua mondmilito tute neniigis la Asocion, sed ekde 1923 plivigliĝis la aktiveco de la esperantistaj medicinistoj. Precipe la hungaraj kolegoj aktiviĝis (Kalocsay, Mezei, Sós, pli poste Bulyovszky). El alilandanoj estas menciindaj pluraj elstaraj medicinistoj. Prof. d-ro Odo Bujwid, pola bakteriologo (1857-1942), studis ĉe Koch en Berlino (1885) kaj ĉe Pasteur en Parizo (1886), estis honora membro de TEKA depost 1927. Prof. d-ro J. Vanverts, franca kuracisto, ginekologo, estis pioniro de Esperanto kaj ĉefredaktoro de la „Internacia Medicina Revuo“ dum longaj jaroj.

Emblemo_de_Internacia_Medicina_Revuo_1923-1937

D-ro Paul Kempeneers (1895-1979) belga kuracisto, specialisto pri ortopedio sindone laboris por TEKA, kiel ĝia ĉefsekretario. En 1978 dum la UK en Varna Universala Medicina Esperanto-Asocio honoris lin per arĝenta medalo. D-ro Maksimiliano Blassberg, pola kuracisto (1875-1939), estis elstara persono de la faka movado, dum du jaroj prezidanto de TEKA. Grava evento estis la apero de la Esperanta Teknika Medicina Vortaro verkita de Maurice Briquet (1865- 1953), franca kuracisto, en la jaro 1932. Cetere li redaktadis la revuon de TEKA dum du jaroj.
Post la dua mondmilito ĉefe la japanaj medicinistoj komencis pli aktive labori. Ili eldonis la organon de la asocio sub la nomo „Medicina Revuo“. La redaktoro estis d-ro M. Suzuki, profesoro de la Tiba Universitato. Antaŭ kaj post la 40-a UK (1955) japana kolego, ginekologo d-ro Hideo Shinoda en la praktiko prezentis sian operacian teknikon en Usono kaj en aliaj eŭropaj landoj, kun esperantlingva interpretado. Je lia propono en jaro 1961 dum la UK la partoprenantoj de la TEKA-kunveno unuanime decidis pri la ŝanĝigo de la nomo de TEKA. Ekde tiam la nova nomo estas: „Universala Medicina Esperanto-Asocio“ (UMEA).

Reen al la hejmpaĝo