Eventoj

Aktualaĵoj

 

Aprilo 2023:

 

Marto 2021:

La unua diplomo pri „Elstara Lingvoservo en Hospitaloj“ estis transdonita al la „Hospitalo de la Mizerikordaj Fratoj“ en Trier, Germanio (germane Krankenhaus der Barmherzigen Brüder). La hospitalo ofertas senpagan tradukon en 25 lingvojn, i.a. Esperanto. Tradukas volontuloj el inter la dungitoj de la hospitalo, gekuracistoj kaj geflegistoj.

Oktobro 2018:

UMEA aliĝis al kunlabora reto de organizoj, kiuj celas pli justan komunikadon pri sanrilataj informoj, „Healtcare Information for All“ (Sanprizorgaj informoj por ĉiuj).

Aŭgusto 2018:

Aperas ampleksa artikolo en la angla lingvo pri la agado de UMEA en la ĵurnalo de la World Medical Association.

Amri Wandel kiel reprezentanto de la Akademio Internacia de Sciencoj (San Marino) informas ke en la konkurso por Premio Pirlot 2018 du UMEA-anoj gajnis en la branĉo „Artikoloj“: 

Unua loko je duobla egaleco kun alia premiito:

Disheng Wang: Simpla Eksplikado pri la kuracado de Multobla Sklerozo (MS) el la vidpunkto de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) (2017)

Tria loko je duobla egaleco kun alia premiito:

Christoph Klawe: Pri medicina terminologio en Esperantujo : Recenzo de la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević (2016)

Januaro 2018:

Christoph Klawe reelektita kiel prezidanto de UMEA por la venontaj kvar karoj, do ĝis 2022.

Oktobro 2017:

UMEA tradukis la novan version de la „Deklaracio de Ĝenevo“ kiel unu el la du unuaj fakorganizoj, kiuj prezentis la tekston en ne-oficiala lingvo de la Monda Medicina Asocio (World Medical Association, WMA).

 

Pasintaj IMEK-oj

 

 

22-a IMEK (Hódmezővásárhely kaj Szeged – Hungario)

Inter la 13-a kaj 17-a de julio 2022 okazis la 22-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK) en hibrida formo. Ĉeftemoj de la kongreso estis „Novaj eblecoj de la diagnozado kaj kuracado de civilizaciaj malsanoj“ kaj „La metodo de d-ro Masayuki Saionji – historio, rezultoj kaj estonteco“. Kadre de tiuj temoj okazis prelegoj kaj prezentadoj en kvar lingvoj – angle, esperante, hungare kaj pole. Partoprenis ĉi foje 83 medicinistoj el kvar landoj, estis prezentitaj 59 altnivelaj prelegoj. La kongreso okazis dank‘ al proksima kunlaboro de altrangaj reprezentantoj de la universitatoj en Krakovo (Polando) kaj Szeged (Hungario), bazita sur la sperta kaj brila prepara kaj organiza laboro de Prof. d-ro habil. Wlodzimierz Opoka kaj s-ino Katarina Faragó kun sia laborema surloka skipo. Honorigis la kongreson per persona ĉeesto dum la solena malfermo kaj salutvortoj la urbestro de Hódmezővásárhely, D-ro Péter Márki-Zay. Ĉeestis kaj parolis dum la kongreso ankaŭ s-ino Gyöngyi Mézes (Perlo Miela), nova prezidantino de la Hungara Esperanto Asocio. En la regiona Biblioteko Somogyi en Szeged okazis ekspozicio de la 22-a IMEK kaj la ekspozicio “Esperantaj Momentfotoj”. Festparolis tie s-ro János Nagy, vicprezidanto de HEA. Do resume la tuta kongreso estis granda sukceso, kiu fortigis pacan kunlaboron inter medicinistoj el diversaj landoj en bonega etoso.

 

 

21-a IMEK (Hódmezővásárhely – Hungario)

Inter la la 17-a kaj 18-a de julio 2020, organizita el la Urba Salonego de la urbo Hódmezővásárhely, okazis la 21-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK). Pro la pandemio ĝi estis aranĝita pere de la reta ZOOM tekniko. S-ino Katarina Faragó, multjara aktivulino de la UMEA, kune kun skipo de spertaj kaj kapablaj helpantoj tre efike organizis la kongreson komisiite de UMEA. El Pollando alvenis 6-membra delegacio por surloka vizito kaj persona, senpera scienca interrilato. Prelegoj estis el Germanio (1), Hungario (9), Irano (1), Italio (1), Pollando (7), Ukrainio (1), entute 21. La nombro de la partoprenantoj (ankaŭ pere de ZOOM) estis 49, kiuj venis el 10 diversaj landoj. La uzitaj lingvoj estis Esperanto kaj la angla. La ĉefa temo estis: „Pandemio KOVIM-19: historio, nuna stato kaj sekvoj“. Salutis la kongreson la urbestro, D-ro Péter Márki-Zay, per surbendigita salutparolo en belsona Esperanto. Inter la salutantoj estis Prof. d-ro habil Wlodzimierz Opoka, prezidanto de la Scienca Komitato de 21a IMEK, kaj s-ro Bálint Kopasz, hungara mondĉampiono de kajako. Nome de ILEI ties prezidantino Mireille Grosjean sendis salutmesaĝon. D-ro Imre Ferenczy, honora prezidanto de UMEA, sekvis ĉiujn prelegojn. Okazis riĉa kaj science altnivela kongresprogramo.

 

Simbolo-IMEK20

 

20-a IMEK (Nitro, Slovakio)

Sub la titolo “Medicinistoj kaj tutmondiĝo – kiajn medicinistojn bezonas la nuna jarcento?” 33 medicinistoj el Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ukrainio kaj la Hinda Unio renkontiĝis kadre de la 20-a, jubilea IMEK en la prelegejo de la Fakultná nemocnica Nitra, Slovakio. La konferenco okazis inter la 20-a kaj 22-a de julio 2016. Kadre de la ĉefa konferenctemo estis reprezentitaj 19 prelegoj, 14 en Esperanto kaj 5 en la slovaka. Dank’ al la perfekta laboro de Marek Blahuŝ kaj Marteno Miniĥ, kunlaborantoj de la LKK, konstanta altnivela tradukado de Esperanto al la slovaka kaj reciproke okazis. La medicinista konferenco kaptis la atenton de la amaskomunikilo tiel, ke radio kaj televido intervjuis partoprenantojn kaj raportis pri la IMEK. La televida elsendo troviĝas ĉi tie. Tiamaniere sukcesis ne nur laŭ la kongresa ĉeftemo difini la neprajn taskojn, kiujn moderna medicinisto devas plenumi, sed ankaŭ informi la fakan kaj ĝeneralan publikon ekster la Esperanto-movado pri la funkcianta faka agado de Esperantistoj. Sukcesis dum la IMEK plekti novajn kontaktojn kaj kunlaborojn, kiuj ebligos daŭran efikan agadon en la estonto.

 

19a_imek_2014_budapesto

 

19-a IMEK (Budapeŝto, Hungario)

Inter la 16-a kaj 20-a de julio 2014  en la hungara ĉefurbo Budapeŝto okazis la 19-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso kaj la 1-a Mezeŭropa Biomedicina Kongreso, kun 183 partoprenantoj el 6 landoj. Dum la scienca prelegserio la partoprenantoj povis aŭskulti 58 prelegojn en 11 sekcioj, kaj rigardi 39 afiŝojn de – grandparte – junaj scienculoj.

18-a IMEK (Opava, Ĉeĥio)

La 18-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso okazis de la 10-a de julio ĝis la 15-a de julio 2012 en Opava, Ĉeĥio. La kongreson partoprenis pli ol 50 medicinistoj, ĉefe el Hungario, Pollando kaj Ĉeĥio, Germanio, Irano kaj Rumanio.

17-a IMEK (Hódmezővásárhely – Hungario)

Inter la 3-a kaj 8-a de julio 2010 en urboj Hódmezővásárhely kaj Szeged okazis la 17-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso. Estis granda honoro por la medicinistaj esperantistoj, ke denove en Hungario, en urboj Hódmezővásárhely kaj Szeged estis aranĝebla jam en la vico la 17-a IMEK. Entute 80 gekolegoj aliĝis al la IMEK kaj ili venis el ses landoj. Inter la prelegoj estis ne nur sciencaj, sed ankaŭ popularsciencaj temoj. Entute 36 prelegoj okazis.

16-a IMEK (Krakovo – Pollando)

La Organiza Komitato decidis, ke tiu ĉi aranĝo estu jam ne konferenco, sed kongreso en 2007, por inde festi la centjaran fondiĝdatrevenon de la Asocio: UMEA. Jam pli frue la estraro anoncis, ke por la kongreso aperos memormedalo, Kongresa Libro. El dek landoj 87 gekolegoj kunvenis por festi la centjaran Asocion.

15-a IMEK (Plovdiv – Bulgario)

Relative malmultaj medicinistoj partoprenis la konferencon en jaro 2005 parte pro la nekontentiga propagando, kaj pro la vojaĝaj malfacilaĵoj. Tamen la kelkdek partoprenantoj en bona, amika etoso kunvenis kaj interŝanĝis spertojn el diversaj branĉoj de medicino.

14-a IMEK (Oradea – Rumanio)

La anaro de la Oradea Esperanto-Asocio unuanime akceptis la proponon, ke la 14-a IMEK okazu en la urbo, kie estas bonaj kondiĉoj aranĝi konferencon. Sub gvido de d-ro Stefan Budaházy, apotekisto inter 14-19 de julio 2003 kolektiĝis 79 esperantistaj gekolegoj. Kune kun ili ĉ.150 lokaj kuracistoj kaj pli ol 100 apotekistoj aŭskultis la sciencajn prelegojn kun interpretado en rumana lingvo.

13-a IMEK (Osijek – Kroatio)

Antaŭ la UK (Zagrebo) inter la 17-a kaj 21-a de julio 2001 la loka grupo de esperantistoj kaj s-ro Davor Klobuĉar aranĝis la konferencon.

12-a IMEK (Opava – Ĉeĥio)

De la 24-a ĝis la 29-a de julio 1999 unuafoje okazis en la Ĉeĥa Respubliko tiu ĉi konferenco sub honora protektado de la ĉefurbestro de urbo Opava s-ro J. Mrázek. Pluraj entreprenoj kaj farmaciaj firmaoj subtenis finance la aranĝon. Kvankam la nombro de la partoprenantoj estis malgranda (47 medicinistoj el 12 landoj), tamen okazis altnivelaj fakaj prelegoj el la balneologio, homeoterapio, stomatologio, interna medicino kaj aliaj.

11-a IMEK (Krakovo – Pollando)

Jam la trian fojon aranĝis UMEA sian konferencon denove en Krakovo (1997). Ĉeestis 80 partoprenantoj el 15 landoj. Oni prezentis valorajn referaĵojn pri la nuntempaj problemoj de la medicino ĉe la sojlo de la 21-a jarcento.

10-a IMEK (Ternopil – Ukrainio)

Somere de 1995 okazis la konferenco, kie d-ro Ihor Halajĉuk estis la ĉefa organizanto. Oni eldonis 108-paĝan konferencan libron kun la programo de la konferenco.

9-a IMEK (Veszprém – Hungario)

Sepdek medicinistoj alvenis al la bela, historia kaj turisme alloga urbo Veszprém, situanta apud la fama „hungara maro“ Balaton, inter la 8-a kaj 11-a de julio 1993. La ĉeforganizanto estis d-ro István Hegyi, kuracisto, la unua gajninto de la UMEA-Shinoda-Premio (Hamburgo 1974).

8-a IMEK (Kaunas – Litovio)

Inter la 19-a kaj 23-a de julio 1991 ĉ. cent gekolegoj kunvenis konferenci en tiu ĉi historia urbo. Ĉiuj partoprenantoj ĝuis amikan etoson kaj ricevis multajn agrablajn impresojn pri la konferenco.

7-a IMEK (Kortrijk – Belgio)

Somere de 1989 en la gotika salono de la belega urbodomo estis malfermita la 7a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco kun partopreno de sesdek gekolegoj el 14 landoj.

6-a IMEK (Krakovo – Pollando)

La konferenco estis organizita en la jubilea 100- a jaro de ekzisto de la Internacia Lingvo Esperanto, en 1987. Partoprenis ĝin 150 gekolegoj el 17 landoj. Patronoj estis: la urbestro de Krakovo kaj la rektoro de la Medicina Akademio en Krakovo.

5-a IMEK (Schwerin – Germana Demokratia Respubliko)

Somere de 1985 sub gvido de d-ro Giso Brosche, veterinaro okazis la konferenco. Entute partoprenis 80 gekolegoj el ok landoj.

4-a IMEK (Poprad-Ĉeĥoslovakio)

Inter la 25-a kaj 29-a de julio 1983 en la bela montara urbeto okazis la 4-a IMEK kun partopreno de 80 gekolegoj el ok landoj.

3-a IMEK (Ruse – Bulgario)

Inter la 15-a kaj 19-a de julio 1981, la Danuba havenurbo Ruse akceptis la medicinistojn. Sub gvido de profesoro d-ro Kiril Popov okazis la 3-a IMEK. Post Sofio, Plovdiv kaj Varna la urbo Ruse estas grava trafika centro fervoja kaj kultura. La malferma kunsido okazis en la distrikta junulara domo, kie la urbaj kaj partiaj gvidantoj salutis la konferencon. El dek landoj ĉeestis 220 diversfakaj medicinistoj.

2-a IMEK (Hódmezővásárhely – Hungario)

UMEA kaj la Medicina Fakkomisiono de la Hungara Esperanto-Asocio komune aranĝis la konferencon inter la 8-a kaj 14-a de julio 1979 en la sudhungara urbo. La konferencon ĉeestis 150 kuracistoj, apotekistoj, veterinaroj kaj aliaj medicinaj faklaboruloj el ok landoj.

1-a IMEK (Krakovo – Pollando)

Inter la 13-a kaj 17-a de julio 1977 okazis la konferenco, kie ĉeestis 58 gekolegoj el sep landoj – Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Germana Demokratia Respubliko, Hungario, Pollando, Rumanio, Usono.

 

Pasintaj IMES-oj

3-a Internacia Medicinista Esperanto-Skajpkunveno

Okazis la 9-an de julio 2016. Partoprenis medicinistoj el Kubo, Hungario, Usono kaj Germanio. Temoj estis mezuroj por preventi la dissigon de Zika-viruso en Ekvadoro, la praktikado kaj apliko de la Yumeiho-masaĝo, la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la sansistemoj en diversaj landoj kaj aliaj. La stato de la preparlaboroj por la venonta IMEK estis mallonge prezentita. Ĉiuj partoprenantoj ĝuis la etoson de la kunveno. 

2-a Internacia Medicinista Esperanto-Skajpkunveno

Ĝi sukcese okazis la 30-an de januaro 2016, je UTC 1500. Denove partoprenis naŭ medicinistoj, ĉi-foje el Ĉilio, Germanio, Hungario, Meksiko, Kolombio, Kubo, Svislando kaj Usono. Ĉefa temo estis la epidemia disvastiĝo de la Zika-viruso en Ameriko. Estis prezentitaj aktualaj raportoj de la amerikaj gekolegoj pri tiu temo. Demandoj pri faka terminologio estis pridiskutitaj.

1-a Internacia Medicinista Esperanto-Skajpkunveno

La 24-an de oktobro 2015, je UTC 1400 ĝi okazis laŭ ideo kaj estrata de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksiko. Entute naŭ gekolegoj partoprenis la konferencon, unu el Usono, unu el Kubo, du el Kolombio, kvar el Meksiko kaj unu el Germanio. Estis prezentitaj mallongaj raportoj ekz. pri la signifo de la „internacia tago de psika sano“, kiu laŭ iniciato de la MOS estas la 10-a de oktobro, la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno (Germanio), kaj la agado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).

 

Reen al la hejmpaĝo