Deklaracio de Ĝenevo

Akceptita de la 2a Ĝenerala Kunveno de la Monda Medicina Asocio (WMA),

Ĝenevo, Svislando, Septembro 1948

kaj kompletigita de la 68a Ĝenerala Kunveno de la WMA, Ĉikago, Usono, Oktobro 2017

 

Promeso de la kuracisto

Kiel membro de la medicina profesio:

Mi solene promesas dediĉi mian vivon al la servo de la homaro;

La sano kaj bonfarto de mia paciento estos mia ĉefa konsidero;

Mi respektos la memstarecon kaj dignecon de mia paciento;

Mi tenos la plej grandan respekton al la homa vivo;

Mi ne permesos, ke konsideroj de aĝo, malsano aŭ handikapiteco, kredo, etna origino, sekso, nacio, politika aneco, raso, seksa orientiĝo, socia pozicio aŭ ajna alia faktoro staru inter mia devo kaj mia paciento;

Mi respektos la sekretojn, kiujn oni konfidas al mi, eĉ post la morto de la paciento;

Mi praktikos mian profesion kun konscienco kaj digno kaj laŭ akordo kun bona medicina praktiko;

Mi vartos la honoron kaj noblajn tradiciojn de la medicina profesio;

Mi donos al miaj instruantoj, kolegoj kaj studentoj la respekton kaj dankemon, kiujn ili meritas;

Mi kontribuos mian medicinan scion por la bono de la paciento kaj la progreso de la sanprizorgado;

Mi zorgos pri miaj propraj sano, bonstato kaj kapabloj por havi la eblecon liveri sanservojn de la plej alta nivelo;

Mi ne uzos mian medicinan scion por malrespekti homajn rajtojn nek civitanajn liberecojn, eĉ se minacite;

Mi promesas ĉion ĉi solene, libere kaj akorde al mia honoro.

 

(Traduko: J.A. Vergara kaj C. Klawe)